Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

La Malsana Periodo

Bildo de Terragen

muko senĉese
ĉie, sur ĉion
fluegas
nazo doloras

Kia kvanto de
Muko mia kranio
Povas enhavi!

Tiom da muko
El la malgranda kapo.
Ŝlima naztuko.

Gorĝ' doloregas
eĉ dum gluti salivon.
Ĉevalpilolojn.

Ne spiri mukon
Buŝ' dolaras matene
Ho mia nazo!

Ŝvitas. Jen--Tremas!
Kovrilo sur, desur, sur.
Trinku trinkaĵojn

Varmo, doloroj
Tro frue mi jam lacas
Febraj sonĝadoj

--Movada--Hejmpaĝo--Vojmortiga--

Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.