Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

Kiu estas Istvan Bierfaristo?

Antaŭnelonge estis eltrovita verkaron de apenaŭ memorita esperantisto, D-ro Istvan Bierfaristo. Inter liaj pli seriozaj verkoj pri gramatiko kaj stilo, estis aro da etaj hajkformaj poemoj.

Istvan Bierfaristo

Tiu ĉi foto estas la nura bildo, kiun oni povas trovi de Istvan Bierfaristo. Li evitis ĉiujn oportunojn por fotografiĝi kaj tie ĉi nur aperas kiel parto de la malantaŭaĵo de aliies feriaj fotoj. Estis pura bonŝanco ke ni havas eĉ tiun ĉi bildon de la mistera verkisto.

Ni scias ke la foton oni faris en Kokomo, Indiana, Usono*. Estas probable ke li estis tie por viziti la tombon de Nikopopulo Ĝonz. Ĝonz estis fifama Esperanto-instruisto de la frua jarcento kaj korifeo de la KKM Skolo. Kvankam Istvan neniam konfesis ke li estis unu el la studentoj de Ĝonz, tio estas la verŝajna kialo ke li iris al tiu urbo.

Istvan kiel junulo

Malmulte oni scias pri la frua vivo de Istvan Bierfaristo krom tiu: lia patrino estis Idisto kaj lia patro estis fama Volapukisto. Suprizu neniun, ke lia frua hejmvivo estis malkomunika. Suprize, ni ja scias tion, kio okazis kiam D-ro Bierfaristo unue lernis pri Esperanto. Laŭ oficiala dokumento, alia studento faris montraĵon al la klaso de juna Istvan, pri tio ke "Esperanto, konstruita lingvo, tute solvas la lingvo-problemon." Istvan, laŭ la dokumento, "ekprenis enmane dikan lignan bastonon kaj multfoje batis la alian studenton je la kapo kaj sultroj." La sep-jaran Istvan Bierfaristo, oni punis per tri-taga forestaĵo de la lernejo.

Ni tute ne scias kiam aŭ kial li mem eklernis Esperanton. Nek la malmultaj oficialaj dokumentoj nek la verkaro mem traktas ĉi tiun temon. Ni nur scias, ke kiam liaj hajkoj ekaperis, la Esperanta literaturo ŝanĝiĝis por ĉiam.

La signifo de Istvan

Strange, la fortan influon de Istvan Bierfaristo la fakuloj de Esperanta literaturo preskaŭ ne notis. Libroj pri la gravaj Esperantistaj verkistoj ne mencias lin, aŭ mencias lin nur en malgrandaj piednotoj. La Plenan Verkaron de Istvan Bierfaristo neniu eldonis (ĝis nun). Sed neniu neas lian gravecon. Demandu al iu ajn Esperantisto: "Kiuj estis la plej gravaj verkistoj?" Tiu diros "Zamenhof," kompreneble, kaj nomus eble "Grabowski, Forge, Baghy, Kalocsay, Auld, kaj Piron." Apenaŭ unu mencios Istvan Bierfaristo. Sed, se vi tiam demandus, "Kial vi ne menciis Istvan Bierfaristo," tiu nepre dirus nur, "Kiu?"

Li ŝajne komencis verki hajkojn post lia vizito al tio parto de la mondo kie la hajko estas la plej grava formo de poezia verkado: Detrojto. Post lia vizito al tiu urbo, li verkis hajkojn ĉe la flankoj de la paĝoj de liaj manuskriptoj. Ni ofertas al vi ĉi tie por la unua fojo la tuton de liaj kolektitaj hajkoj. Kiam li priskribis liajn poeziajn verkojn, li nomis ilin 'zne-hajkojn.' Ankoraŭ restas malklara kial li elektis tiun terminon. Povas esti ke li estis disleksa aŭ eble estis iu speco de ŝerco.

*Kelkaj el la gravaj loko de la KKM skolo troviĝas en Kokomo.


Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.