Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

La Vojmortiga Periodo

La Vojo

Du ruĝaj plumoj
trembletas en la vento
sur antaŭvitro

Survoje korvo
bekumas platan beston
Blekas kontente

Malsaĝa histrik'
survoje vagas stulte
por lasta fojo

Jen muŝoj muĝas.
Mi eltenas la spiron,
Marŝas antaŭen.

* Foje oni sugestas ke fino, unu el la salamandraj hajkoj vere estu zne hajko el la vojmortiga periodo. Bierfaristo mem, tamen, apartigis tiujn hajkojn en mem-staran grupon kaj tiuj, kiuj volas transmeti ĝin (kiel D-ro Albertinidego) ŝajne simple miskomprenas la zne-naturon.

--Movada--Hejmpaĝo--Senespera--

Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.