Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

La Movada Periodo

ŝtonaj ŝajo en Shaws Gardens St. Louis

Lum' de verda stel'
heligas por mi vivon
dum nokta vintro

Lingvo de l' homar'
Tuŝas al mi la koron
Jen Esperanto

En sensenca mar',
Insulo de signifo.
Jen Esperanto

Por esperantist'
el la tentoj sennombraj
devigas la voj'

Iniciator'
Ekvokis esperante
novsamlingvanojn

Eta verda stel'
medalo de honoro
en ĉiu lando

Esperanto aŭ
pensfadena kudrilo
Vi elektu mem.

--Printempa--Hejmpaĝo--Malsana--

Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.