Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

Gravaj Lokoj el la Historio de la KKM-Skolo

La Domo de Nikopolulo Ĝonz

Domo de ĜonzJen estas la domo kie dum pli ol 40-jaroj loĝis Nikopopulo Ĝonz, la fifama kreinto de la KKM-Skolo de verkado. Originale konstruita antaŭ la civila milito, Ĝonz aĉetis ĝin en la fruaj jaroj de la jarcento. La unuaj kursoj kiujn li instruis okazis en tiu ĉi domo. Ankaŭ estis tie ke la unua kunvenoj pri la KKM-skolo okazis, en la polveca subetaĝo.

Post lia morto, lia vidvino vendis la domon. Estis diversaj onidiroj pri tiu ke Ĝonz kaŝis ie en la domo sekretaj domumentoj de la KKM-skolo. Dum renovigo de la domo, oni enketis la aferon, sed nenion oni trovis.

La Muelejo

La MuelejoJen estas la muelejo kie la kreskanta skolo sekrete renkontiĝis dum la unuaj jaroj de ĝia ekzisto. En la dua etaĝo estis kaŝita ĉambro kie ili kunvenis por pridsikuti gramatikajn punktojn kaj stilajn erojn. Ankaŭ tie estis la biblioteko kaj arĥivo de verkado. Verŝajne la tuton oni detruis kiam la disputo inter la gvidantoj okazis. *

La estro de la muelejo permesis ke la KKM-skolo uzu la sekretan ĉambron je la kondiĉo ke ili promesu manĝigu la katojn dum liaj ofta forestoj. Iun fojon oni forgesis manĝigi la katojn kaj la naskiĝanta movado perdis sian ĉambro por ĉiam.

Naskiĝloko de Istvan Bierfaristo

Matino StilikLa gepatroj de Nikopopulo Ĝonz estis riĉaj kaj konstruis grandan domon nomita "Matino Stilik" (Matino = Ida vorto por mateno, Stilik = Volapuka vorto por silenta). Ĝi enhavis la due plej granda biblioteko de Volapukaj kaj Idaj libroj en la tuta mondo. Bierfaristo naskiĝis tie ĉi kaj liaj unuaj infanaj jaroj li pasis feliĉe en tiu ĉi domo, aŭ ĉe la cevalejo en la malantûo, kie loĝis la dresisto kiu unue instruis Esperanton al juna Istvan. La domon detruiĝis pro fajro kiam Istvan havis 15 jarojn kaj tie ĉi ni povas presenti nur pentraĵon kiun oni faris de ĝi. La policanoj detale esploris la kaŭzon de la fajro sed, krom tio ke estis kelkaj nekoneblaj aferoj, oni neniam povis pruvi ĉu iu bruligis la domon intence aŭ ne.

Restaĵoj de la Loĝloko de Istvan Bierfaristo

La ruinaĵoj Istvan Bierfaristo dum multaj jaroj loĝis en malnova fabriko. Tie li faris la unuajn ĥinumojn. Ankaŭ tie de tempo al tempo loĝis kelkaj junuloj kiuj verkis kaj faris radiaj elsendoj pri siaj vivoj kunaj: pri kiu ŝatis kiun kaj diversaj vermondecaj problemoj. Antaŭ li mortis, li certigis ke la konstruaĵo estis detruita ĉar li ne volis ke ĝi fariĝu monumentonal lia laboro. La ruinaĵoj ankoraŭ restas tie hodiaŭ.

* La disputo (La tiel nomata "Granda Ĥismo Sĥismo") oni priskribas aliie.


Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.