Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

Istvan Bierfaristo kaj la KKM Skolo

En 1995, kiam la vidvino de Nikopopulo Ĝonz mortis, troviĝis aron da leteroj verkitaj de Istvan Bierfaristo al Ĝonz. Tiuj leteroj konfirmas preter ia dubo, ke Bierfaristo estis studento de Ĝonz. Ili traktas, interalie, la rolo de Bierfaristo je la starigo de la KKM-skolo de verkado kaj ĝia posta frakaso (La Granda Ĥismo Sĥismo) pro la disputo inter Ĝonz kaj la tria ankoraŭ nekonata membro de la grupo kiun Bierfaristo nomis nur "l' Hieno". Kvankam neniu kontraŭas ke Ĝonz estis la korifeo de la KKM-skolo, tiuj ĉi leteroj ĵetas lumon super la pensoj de Bierfaristo pri la rolo de l' Hieno en la kolapso de la iame grava skolo de Esperanta verkado.

Speciale interese estis, skribitaj ĉe la marĝenoj estis la ĉieaj hajkoj, kiujn Bierfaristo kutime skribis. Pro tio ke Ĝonz kaj Bierfaristo uzis nekonatan manieron por datigi iliajn leterojn (ilia sistemo komencis je la starigo de ilia skolo), ne eblas simple enmeti tiujn ĉi hajkojn en unu el la jam ekzistantaj periodoj. Plue, kiam li skribis al Ĝonz, liaj hajkoj ĉiam traktis fi-temojn. Nun ĉiuj fakuloj kiuj ĝis nun studis ilin (*) konsentas starigi novan periodon, sed oni ne konsentas je la homo. Kelkaj (precipe D-ro Albertinidego) nomas ĝin La Fi-Periodo sed aliaj, kiun ni sekvos nomas la hajkojn La AmPoezio de Istvan Bierfaristo.

* (Unu esploristo sugestas ke la leterojn verkis ne Bierfaristo sed l' Hieno por disigi Ĝonz kaj Bierfariston. Esploroj pri la papero kaj skribmaniero ĉiuj priskribas la similojn inter tiuj novaj leteroj kaj la kutimojn de Bierfaristo. Duboj restas, tamen, pro tio ke la fi-temojn, montrita tie ĉi, troviĝas nenie aliie en la verkado de tiu ĉi grava verkisto. (**))

** Unu el la plej eksterordinaraj teorioj pri la disfalo de la KKM-Skolo estas ke la patrino de l' Hieno sugestis ke, pro ĝia aĝo kaj malbona sano, el kompato oni dormigu la katon de Nikopopulo Ĝonz kaj ke tiu diraĵo tiom ŝokis kaj kolerigis la edzinon de Ĝonz ke se iu ajn menciis la nomon de l' Hieno, ŝi krius kiel eble plej laŭte kiel trajnofajfilo ĝis tiu persono forlasis la domon. Kelkaj eĉ diras ke la bone-konata fakto ke Ĝonz ne povis bone aŭdi la altajn frekvencojn devenas de tiu ĉi kaŭzo. Samtempe, tiu rakonto devenas de Ĝonz kiu ne estis ĉiam fidinda en siaj lastaj jaroj (***).

*** En siaj lastaj jaroj, Ĝonz foje diris nekredeblajn mensogojn kaj fanfaronis sian gravecon en la Esperanto-movado, ekz:

Fidu min, mia Esperanto estas perfekta. Mi estas membro de la Akademio kaj mi kunredaktis PMEG, PIV kaj Reta Vortaro. Mi trapasis plurfoje la KER-ekzamenon je nivelo C1, C2 kaj D1, kaj mi eĉ korektas ilin persone. Esperantistoj de la tuta mondo kontaktas min por profiti de miaj elstaraj kapabloj. Duolingo, Eŭropa Unio, UNEKSO, ili ĉiuj fidas min. Mi eĉ estis la konsilanto de Zamenhof.

Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.