Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

La Granda Ĥismo Sĥismo

Ok jarojn post la fondiĝo de la KKM skolo, okazis disputo inter la gvidantoj kiu kreis skismon (aŭ, pli precize, sĥismon): La Grandan Ĥisman Sĥismon. Antaŭ ol mi ekstudis la KKM skolon, mi estis studintaj la verkaĵojn de Istvan Bierfaristo kaj ricevis telefon-vokon de la vidvino de Nikopopulo Ĝonz kiu ofertis al mi la leterojn kaj korespondaĵojn de sia edzo. La leteroj estis ĵetitaj hazarde en skatoloj kaj sakoj tute ne organizitaj. Dum mi trafoliumis kaj ordigis ilin, mi trovis multajn leterojn verkitajn de Istvan Bierfaristo kaj mi lernis multon pri li kaj lia vivo. Sed inter la skatoloj kaj sakoj, mi trovis unu aron da leteroj, zorge falditaj kaj kunligitaj per rugxa fadeno kaj sur la enhavo estis la vortoj, "La Granda Ĥismo Sĥismo" skribita en la nemisrimarkebla mano de D-ro Ĝonz. Jen la komenco de 5 jaroj de esploroj por elfosi sufiĉajn dokumentojn por ellabori ĉi rakonto plene.

La Granda Ĥismo Sĥismo komencis simple. La unuaj Ĥistoj vere estis fundamentistoj: ili simple volis ĉiuj uzi la fundamentan literumon de vortoj, kaj ne tiu moderna literumo kiu preferis uzi "k" anstataŭ "ĥ".

Sed, inter la Ĥistoj estis tiuj, kiuj volis pli. Ili baldaŭ notis multajn nefundamentajn vortojn, kies etimologio ŝajne subtenus uzon de "ĥ" anstatux "k" -- vortoj kiel ekologio kaj ekonomiko--kaj komencis literumi ilin per "ĥ". (Do: eĥologio, eĥonomiko.)

Kiel tiom ofte okazas pri iaj skismistoj, estis rapide dekoj de malsamaj skoloj de ĥistoj. La plej radikalaj literumis preskaŭ ĉiu "k" kiel "ĥ" (eĉ tiuj, kiuj komencis vortojn). Do: ĥaliĥo, ĥoĥo, ĥrepusĥo, ĥtp. Kompreneble, skolanoj de aliaj ĥistaj skoloj ofte denuncis unu la alian, nomante aliskolanojn kiel sĥismistoj (aŭ sĥistoj kaj eĉ persona non grata).

La fina frakaso okazis kiam la malpli radikalaj ĥistoj (la tiel nomataj 'komunĥistoj') ricevis leteron [1] kiu komencis per la jenaj vortoj:

"Tiu ĥi letero sendube ĥaŭzos ĥoleron en via ĥaosa moĥinda ĥoro de senĥoraj ĥomunĥistoj."

La komunĥistoj iris al la policanoj por denunci la sĥistojn kiel tiaj teroristoj, kiaj minacas la uzon de biologiaj armiloj. De tiu punkto, la situacio rapide neĝpilkiĝis suben.

La Granda Ĥismo Sĥismo estis la fino de la tuta ĥisma movado. Oni tre malofte trovas eĉ piednotojn pri ili en nunaj libroj. Samtempe, la KKM skolo estis detruita kaj ĝiaj plej elstaraj verkistoj nun estas plejparte forgesitaj.

[1]Kvankam tiu ĉi letero perdiĝas, la antaŭlasta ankoraŭ haveblas. Sekvu la ligo por vidi specimenajn bildojn kaj legi la plenan tekston


Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.