Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

Deklaro de Ĝonz kiel "persona non grata"

deklaro-malneto

Antaŭ la Granda Ĥismo Sĥismo estis multaj aliaj skismoj per kiuj la KKM skolo detruis sin. Unu el la plej stultaj estis la tielnomata "hhismo shhismo".

Estis sĥistoj kiuj ne volis uzi diakritikajn markojn sed uzis anstataux "h", e.g. ch, gh. Sed por "ĥ" (kaj tial ankaŭ "k") ili unue faris "hh", sed estis tiuj, kiuj volis anstataui "h" per "hh", sed tio bezonis esti "hhhh" kaj tiu devis esti "hhhhhhhh" ktp., ktp, senfine. Do, ili kutimis anstataŭi "hh"-ojn per "...".

Tiu ĉi grupo nomis sin "La Sub...omitito por Anstatauhigo de Sensencaj Dia...riti...ajhoj de la ...omitato de ...omun...istoj".

Kiam ajn iu malkonsentis, la s...istoj sendus al tiu leteron, bele skribitan kiu deklarus tiun personon persona non grata. Kiam Nikopopulo Ĝonz ricevis sian leteron, li jam havis 75 jarojn kaj malbone povis legi ĝuste kion diras la letero kaj kredis ke ĝi gratulis lin por esti persono ne gratita. D-ro Ĝonz, kiu posedis sovaĝan katon, tuj iris al la s...ista domo por montri al ili ke ili malĝuste priskribis lin, sed estis jam tro malfrue. La Antaŭlasta letero estis jam sendita kaj ĉiuj sĥistoj (eĉ la s...istoj) devis kaŝi sin de la instancoj.

deklaro

Klaku por vidi la leteron kiun ricevis d-ro Ĝonz. Sube trovu la tekston:

La Sub...omitato por Anstatauhigo de Sensencaj Dia...riti...ajhoj
...unsidanta en ...o...omo la 2-an de o...tobro,
leginte la diversajn te...stojn pri SASD sub la responso de s-ro Ni...opopulo Ghonz, reda...toro de "Libera Pagho";
rimar...inte ...e jam en junio s-ro Ghonz ...onta...tis gec-anojn ...izer ...un la celo ne informadi pri ...ismo, sed ...alumnii aliajn personojn ...aj organizojn, ...aj tial gec-anoj ...izer fine rifuzis la aperigon de intervjuo; ...onstatinte ...e s-ro Ghonz neniam aperigis efe...tivan intervjuon al iu ajn pri SASD, sed nur mistorde plu...is ie ...aj tie frazojn;
emfazinte ...e s-ro Ghonz neniam ...onta...tis re...te por intervjuo auh ...larigo la prezidantinon de SASD;
denuncinte la arogantecon lauh ...iu s-ro Ghonz rilatis ...un SASD......, interalie atribuante al stultoj (kiu estas distribuanto de gazetaraj komunikoj) la responson pri gazetara komuniko kiu venis el la prezidantino de SASD,... (lia titolo "Stultuloj drashas Ni...opopulo Ghonz" devus esti "SASD drashas Ni...opopulo Ghonz");
DE...LARAS
s-ron Ni...opopulo Ghonz "persona non grata" che La Sub...omitato por Anstatauhigo de Sensencaj Dia...riti...ajhoj,
informonte chiun establon alighintan al la ...omitato de ...omun...istoj pri la supra de...laro unuanime aprobis ...aj subs...ribis chiuj ni.

Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.