Gravaj Lokoj el la Historio de la KKM-Skolo
La Domo de Nikopolulo Ĝonz
Jen estas la domo kie dum pli ol 40-jaroj loĝis Nikopopulo Ĝonz,
la fifama kreinto de la KKM-Skolo de verkado. Originale konstruita
antaŭ la civila milito, Ĝonz aĉetis ĝin en la fruaj jaroj de la
jarcento. La unuaj kursoj kiujn li instruis okazis en tiu ĉi domo.
Ankaŭ estis tie ke la unua kunvenoj pri la KKM-skolo okazis, en
la polveca subetaĝo.
Post lia morto, lia vidvino vendis la domon. Estis diversaj onidiroj
pri tiu ke Ĝonz kaŝis ie en la domo sekretaj domumentoj de la
KKM-skolo. Dum renovigo de la domo, oni enketis la aferon, sed
nenion oni trovis.
La Muelejo
Jen estas la muelejo kie la kreskanta skolo sekrete renkontiĝis
dum la unuaj jaroj de ĝia ekzisto. En la dua etaĝo estis kaŝita
ĉambro kie ili kunvenis por pridsikuti gramatikajn punktojn
kaj stilajn erojn. Ankaŭ tie estis la biblioteko kaj arĥivo de
verkado. Verŝajne la tuton oni detruis kiam la disputo inter la
gvidantoj okazis. *
La estro de la muelejo permesis ke la KKM-skolo uzu la sekretan
ĉambron je la kondiĉo ke ili promesu manĝigu la katojn dum liaj
ofta forestoj. Iun fojon oni forgesis manĝigi la katojn kaj la
naskiĝanta movado perdis sian ĉambro por ĉiam.
Naskiĝloko de Istvan Bierfaristo
La gepatroj de Nikopopulo Ĝonz estis riĉaj kaj konstruis
grandan domon nomita "Matino Stilik" (Matino = Ida vorto por
mateno, Stilik = Volapuka vorto por silenta). Ĝi enhavis la due
plej granda biblioteko
de Volapukaj kaj Idaj libroj en la tuta mondo. Bierfaristo
naskiĝis tie ĉi kaj liaj unuaj infanaj jaroj li pasis
feliĉe en tiu ĉi domo, aŭ ĉe la cevalejo en la malantûo, kie
loĝis la dresisto kiu unue instruis Esperanton al juna Istvan.
La domon detruiĝis pro fajro kiam Istvan havis 15 jarojn
kaj tie ĉi ni povas presenti nur pentraĵon kiun oni faris
de ĝi. La policanoj detale esploris la kaŭzon de la fajro sed, krom
tio ke estis kelkaj nekoneblaj aferoj, oni neniam povis pruvi
ĉu iu bruligis la domon intence aŭ ne.
Restaĵoj de la Loĝloko de Istvan Bierfaristo
Istvan Bierfaristo dum multaj jaroj loĝis en malnova fabriko. Tie li faris
la unuajn ĥinumojn. Ankaŭ tie de tempo al tempo
loĝis kelkaj junuloj kiuj verkis kaj faris radiaj elsendoj pri siaj vivoj
kunaj: pri kiu ŝatis kiun kaj diversaj vermondecaj problemoj.
Antaŭ li mortis, li certigis ke la konstruaĵo estis detruita
ĉar li ne volis ke ĝi fariĝu monumentonal lia laboro.
La ruinaĵoj ankoraŭ restas tie hodiaŭ.
*
La disputo (La tiel nomata "Granda Ĥismo Sĥismo") oni priskribas aliie.
|