Logo for Istvan BierfaristoLa Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo

hejmo
historio
hajkoj
legendoj
prelegoj
varoj

Tri Konojn

Sxtupo

Iun tagon, la Zne Majstro kaj studento promenis tra la kamparo.

"Kiaj konoj eblas, Majstro?" demandis la studenton.

"Nu," respondis la Zne Majstro dum li apogis sin kontraŭ grandan kverkon. "Estas tri eblaj konoj. Jen mi montros ilin al vi. Ĉu vi vidas tiun truon en la arbo?"

La studento kapjesis.

"Tiun truon la ŝtelistoj uxas por kaŝi siajn stelaĵojn ĝis ili malvarmiĝas. Konita. Ĉu vi komprenas?"

"Jes, Majstro," respondis la studento. "Estas konitaj konoj."

"Bone! Foje, la ŝtelistoj ŝtelas nenion dum longa tempo kaj la truo vakas. Foje, la ŝtelistoj ŝtelas multon, kaj la truo plenŝtopiĝas. Nekonita. Ĉu vi komprenas?"

"Jes, Majstro," respondis la studento. "Estas nekonitaj konoj."

"Tre bone! Nun, esploru la truon per via mano, kaj mi klarigos al vi la trian konon."

La Majstro staris for dum la studento metis la manon en la truo kaj esploris per liaj fingroj la enhavon. Subite li kriis, eltiris lian manon, kaj kuris tien kaj reen ĉasita de mil koleraj vespuloj.

"Jen la tria kono," diris la Majstro. "Malĝusta. La ŝtelista arbo estas tiu apude."


Valid HTML 4.01!

zne

© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer.

Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.