Suno brilas nun. Malgraŭ blua ĉielo ja ŝtormo venas.
Suno tra l' frosto Sur panjeca vizaĝo Bela rideto
Aŭto-fenestro Ĉiumatene prujnas. malvarma mano. *
Ĉiutage la ĉielo malheliĝas Suno revenu!
La suno brilas Malheligas ekranon Laboro vokas
Varma sunbrilo Malvarma vento blovas Ruĝaj oreloj
* (Kelkaj studentoj de la verkoj de Istvan Bierfaristo enmetus tiun hajkon en la Aŭtunan periodon.)
© 2002 Steven D. Brewer & Philip M. Brewer. Por demandoj pri ĉi aferoj, epoŝtu al bierfaristo@comcast.net.